« Le bonheur est une question d'habitude »

Le blog d'Olivier FAURAX

FESTO 2009 mojosis !

Ajouté le jeudi 17 septembre 2009 à 00h09 / eo esperanto
Traductions :
Esperanto
Français

Por miaj someraj ferioj, mi decidis reiri Esperantien, kiel mi faris en 2006 en la kastelo de Grésillon, por daŭrigi la praktikon de Esperanto en efektiva okazo.

FESTO estas ĉiujara renkontiĝo organizata de JEFO (espéranto-jeunes). Tiujare, renkontigô okazis en Zwingenberg en Germanio, ekde la 8a ĝis la 15a de aŭgusto, kun la helpo de GEJ, la germania junulara asocio.

Por la unua fojo, mi iris en esperanta renkontiĝo en lando kies lingvon mi tute ne parolas. Tiu artikolo ekzistas en franca kaj esperanta versioj : bonvolu korekti min en la komentoj se estas eraroj.

8a de aŭgusto : Vojaĝo al FESTO

Auberge
de Jeunesse / Gastejo

Mi loĝas en La Ciotat, sed mi ekiris de Desingy, kie miaj gepatroj loĝas. Mi trapasis na Mulhouse, ĉirkaŭirante Svislando. Post Mulhouse, mi perceptis la ŝanĝon inter francaj kaj germaniaj aŭtoŝoseoj. Oni ne devas pagi, sed ili estas ĝenerale malpli bonaj. Estas eĉ signoj por informi kiam estas ĝiboj. La rapido estas senlima (130 rekomendita), krom en kelkaj lokoj kiel la vojforko kie estas limo, ofte 120. Oni povas senti ke aŭto estas grava en Germanio.

Post kelkaj kilometroj, mi veturis sur aŭtoŝoseo konstruita per peco, kiu estas heredaĵo de la dua mondmilito. Dum tiu tempo, tiuj kvadratoj estis pli facile ŝanĝeblaj.

Stefo

En aŭtoŝoseo ripozstacio, necesejo estis paga, kaj estis bileto kun holografiaĵo ! La 0,50€ de la bileto povas esti deduktita en la vendejo, sed mi ne sicas ĉu estis necesa aldoni holografiaĵon por malinstigi falsistojn :)

Mi alvenis al FESTO dum la vespermanĝado, kie mi vidis konatajn homojn de 3 jaroj. La unua vespero estas tradicie uzata por interkonatiĝi kaj por ludi kun la antaŭnomoj.

Tiu unua vespero finiĝis kun bona gitara koncerto de Stefo, dum kiu li faris la plej bonan ŝercon de FESTO :

« Se John Lenon estintus esperantisto, li nomiĝintus Joh Leno por lasi spacon por akuzitivo »

9a de aŭgusto : JEFO komitatkunsido, vizito de Zwingenberg

La matenmanĝo estas de 7h30 ĝis 8h30 kaj estas frue por ferioj. Feliĉe, oni povis fini sian nokton ĝis 10h30, kiam Gijom aranĝis ludon pri poemoj.

Post la tagmezmanĝo, mi finfine lernis kiel funkcias akordionon, danke al Fabien, kiu diris ke la maldekstra mano faras kompletajn akordojn.

Je la 14a, ĝenarala kunsido de JEFO komenciĝis. Ni faris bilancon pri malvivaj projektoj (JI, VK, bildstrio Asterix), pri vivaj projektoj (kalendaretoj, t-ĉemizoj, FESTO) por finfine fari la baloton de komitatanoj, dum kiu mi ne estis kandidato. Estos probable raporto pri la kunsido en la reto.

Gijom

Mi lernis pri la vorto « mojosa », kiu estas uzita por priskribi ion kiu estas « cool ». Serĉante en la reto, mi vidis ke la vorto ekzistas ekde 2003, sed li estas pli kaj pli uzita. Esperanto estas viva lingvo.

Poste, ni piediris al Zwingenberg por ludo en kiu ni devis foti aĵojn listigitajn, atendante la vespermanĝon.

La vespero ekis per koncerto de Gijom kun piano, kiun mi ŝategis. Estis ritma, energia kaj kun humuro. Li eĉ kantis germanan kanton kiun li ne komprenis, sed la plej komika parto estis la parodio de PafKlik en valso. Vi povas aŭskulti la registraĵon de Gijom « Fek al Esperanto » dum FESTO. Tiu kanto estis jam parodio, ĉar instigas esperantistojn mallerni esperanton :)

Karaokeo daŭris la vesperon. Mi piediris Zwingenbergen por vidi ke estas tute malviva dum nokto.

10a de aŭgusto : Roko kaj roko

Forêt de Zwingenberg / Arbaro de Zwingenberg

La ellitiĝo por la matenmanĝo estis sekvita de prelegado pri ICE, la rapidtrajnreto germana. Estas granda komunumo de esperantistaj fervojistoj, kio klarigas ekziston de internacia fervojista esperanto federacio, la IFEF. Ĝia devizo estas: « La reloj ligas la landojn, Esperanto la popolojn ».

Post la tagmezmanĝo kaj la siestado, ni ekskursis en la Zwingenberg montaro, suprenirante per la arbaro. Mi multe krokodilis pri Linukso kaj ni vidis kaprinon.

SuperNova

Vespere, ni havis koncerton de Alles Francesca (germana muzikistaro gastigita) kaj poste de Supernova. Mi ne tre ŝatas rokon, sed la koncerto estis sufiĉe bona. Platano, Pafklika duono, kantis kune dum unu kanto.

Poste, estis diskejo kaj la grava evento estis langa virtuozeco de fraŭlino. Bonŝance, ŝi ne havis H1N1, ŝi viktimigintus 5 personojn. Oni ĉiam diris al mi ke esperanto favoras lingvan diversecon, mi nun komprenas ;)

Vespero finiĝis kviete kun urba promenado, antaŭ bona dormo nokto kiu mankigis al mi la matenmanĝaĵo.

11a de aŭgusto : Pluvo kaj akvo

Panneaux solaires / Sunenergiaj kolektiloj

Pluvo ne daŭras en tiu regiono, sed la grundo restas malseka. Magraŭ la griza vetero eĉ se estis la somero, multe da tegmentoj havis sunenergiajn kolektilojn.

Posttagmeze, ni havis kurson pri duopa danco, por prepari la koncerton de la vespero. Tiuj kiuj konas min scias ke mi ne povis manki tion.

Danse / Danco

Mi ne tradukis la kvar dancojn, ĉar estas longaj kaj mi skribis ilin nur por memori ilin (franca versio).

Post la danco, ni iris al la naĝejo. Estis glittubo, sed la plej amuza afero estis la ronda onda naĝejo, kie ni kantis la bambon dum 20 minutoj kreante rondan ondon en la naĝejo.

Post la manĝado, ni parolis pri esperanto kun koreia violonisto kiu parolis france. Estis komike ĉar li ne komprenis kiam ni faris ŝercojn pri esperanto. Ekzemple, li demandis nin ĉu estas sekreto inter esperantistoj kaj ni diris ke jes, sed ni ne povas diri ĉar estis sekreto :) Li kredis tion, kaj demandis morgaŭe kie oni povas koni tiun sekreton.

La koncerto de la vespero estis Kapriol', grupo kiu faras keltan muzikon en esperanto. Ni multe kantis kanone, kaj dancis lernitajn dancojn.

Virinoj ne probable scias ke mi testas ilin per danco. Ĉu ŝi malcedas ? Ĉu ŝi sekvas ? Ĉu ŝi ridetas ? Ĉar tiuj dancoj ŝanĝigas partnerojn, sufiĉas longa muziko por havi ideojn pri iliaj karakteroj. Ĉefe, ne diris tion al ili ;)

Kapriol' ludis kun Tone, brazilano pri kiu mi pli parolos poste, por fari tre bonan kunmuzikaĵon. La vespero finiĝis per karaokeo zorgita de la tutĉarma Eli.

12a de aŭgusto : Metalo kaj vitro

Francfort sur le Main/ Frankfurto ĉe Majno

Frue dum la mateno, ni iris al Frankfurto ĉe Majno trajne. La urbo estis detruita dum la milito. Ĝi estas tre moderna kaj mi bedaŭras ke mi ne povis vidi pli da maljunajn konstruaĵojn. Ni vidis multe da kostumitaj homoj, kiu eliris el grandaj turoj faritaj de metalo kaj vitro. La preĝejoj kiujn ni vizitis ne estis tre ornamitaj, malgraŭ la memorigindaj orgenoj.

Vespere, Kapriol' faris koncerton kaj ni multe dancis, denove la dancojn hieraŭe lernitajn. La virinoj eĉ pli bone dancis ol antaŭtage. Poste, ni spektis la francan filmon « La oka tago », subtekstita en esperanto, antaŭ la vesperfiniĝo en la diskejo.

13a de aŭgusto : Malvarmo kaj glacio

Ellitiĝo je la 9a kaj duono por la kurso pri krajonturnigado. Oni devas turnigi krajonon en la mano, kiel studentoj en la universitato. Estas figuroj kiujn eblas fari kaj aliaj pli malfacilaj.

Posttagmeze, la vetero estis griza, sed ni estis al lago piede. Post ludi « 6 kiu prenas » (mi ŝategas tion ludon), ni banis, ĝuste antaŭ ol la pluvo ekis.

Atendante la reventrajno, mi lernis pri la solidara banko, la NEF, kiu estas kooperativa banko. Vi havas normalan pagkarton, sed vi aĉetas parton de via banko, kaj vi rajtas voĉdoni dum ĝenerala kunsido. Mi kredas ke eblas uzi esperanton kiel laborlingvo en tiu banko.

Ni poste manĝis glaciaĵon (mi prenis ĉokoladajn spagetojn), kaj mi lernis ke la estro/direktoro de la jogurtfirmao « Vrai », kiu estas ankaŭ la firmao kiu faras Sojasun, estas favora por Esperanto. Tiu firmao estas Triballat Noyal, franca firmao kiu âcetis italan firmaon kaj hazardis uzi esperanton kiel laborlingvo. Ili havas etikedon Entreprise Esperanto.

Platano

Vespere, ni havis 2 koncertojn : Platano (el la PafKlik), en la unua parto, sekvita de Tone, brazilano kiu havas kapoejron en la sango.

Platano stilo estas rapo kaj hipopo agresema, kiel ni konis ĝin kun NTM (francio), kaj li fajris la ĉambro kun « Fek al Esperanto », kiu estas humuro.

Tone ludas kun ritmoj kaj elradias energion komunikeman, kiu estas pli facile komprenebla por tiuj kiuj ne tre ŝatas hipopon. Li eĉ faris kvietajn muzikojn, kion mi neniam vidis en hipopo.

Vespero daŭrigis diskeje, sed mi preferis ludi homlupon, dum la belgo rekonis inajn interessignojn (belulo !).

14a de aŭgusto : Kombinado de elementoj

Château / Kastelo

La lastaj tagoj bone reprezentis Esperantion : estis multe da diversaj aĵoj, unuj pli interesaj ol la aliaj.

Matene, mi ĉeestis la prelegadon pri helpo de IEJ, la Itala Esperantista Junularo, dum la tertremo de la lasta primavero.

Mi alvenis dum la prelegado de Vinilkosmo pri muziko. Mi bonŝancis, ĉar mi alvenis kiam li parolis pri 2006, do mi havis la sekvaĵon de la prelegado de antaŭ 3 jaroj.

Post la manĝo, ni iris al la kastelo kiu superas Zwingenberg. Mi pli ŝatis tiun ekskurson ol la alian kaj de la kastelo eblas vidi veran panoramon.

Post la reveno al la junulargastejo, estis aperitivo por la lasta tago, dum kiu oni donacis FESTO T-ĉemizon kaj 2 Spirou en esperanto al la gastejestro, antaŭ la manĝado. Dum la digesto, mi lernis bazon de Toki Pona. Jes, estas plia stranga lingvo kiun neniu parolas...

Inicialoj DC

Tiu lasta vespero komencis kun Inicialoj DC, kiu kantis kaj ludis elektrikan gitaron kun video. Muziko estis bona kaj mi ŝatis la ideon.

Poste, estis internacia vespero, kaj ĉiu povas proponi fari ion. Unue, estis muzikaro kun berimbaoj, unu akordiono, unu violono kaj unu diĝerido, kaj Tone kiel kantisto. Tiu tipo de orkestro ekzistas nur en Esperantio.

Thérémine / Teremino

Estis poste kanto kun piano, reklamo por JES (kiu povas malcedi al Julia, Eli kaj Sophie ?), la VVĈP (Verd-Varmaj ĈiliPiproj, Red Hot Chili Peppers, sed maljunaj kaj en Esperanto), akordiono kun Quentin, kaj ankaŭ kun Fabien (mi plej ŝatis « With or without you »), Cristina kantis. Kaj estis la unua fojo ke mi vidis, vere, iun kiu ludis tereminon, dankon Gianmarco !

Kaj ĝis la 4a matene, ni dancis, kaj mi sufice ebriiĝis por esti la 6a viktimo. Oni parolis pri rilatoj inter viroj kaj virinoj, kun Jean-Benoît kaj La Belgo, rigardante lunleviĝon sur la arbaro.

Mi vidis fadenigan stelon tiuvespere, mi faris ĵuron. Ĝi rapide pasis, sed ĝi certe estis verda.

15a de aŭgusto : Reveno

Ellitiĝo je la 10a, la gastejo lasis manĝaĵon por la malfrue ellitiĝintoj, estis simpatia. Mi helpis por ordigi, antaŭ ol saluti tiujn kiuj ne jam foriris. Unu demando ofte revenas : « Ĉu vi iros al JES ? »

FESTO estas tiel Lost. Oni ŝatis la historion, oni provis kompreni rolulojn kaj oni nur volas scii kie tio kontinuos la plidaŭriĝos venontsezone.

Commentaires (fil RSS RSS) :

Gravatar de parsxo# parsxo, le jeudi 17 septembre 2009 à 17h38 :
La vortludo pri lingva virtuozeco misfunkcias esperantlingve cxar ekzistas du vortoj : lingvo kaj lango por la organo.
 :
 :(non-publié, utilisé pour le gravatar)
 :
 :
Commentaire :

Merci d'utiliser un français (ou espéranto) correct. Les liens deviennent cliquables.
Vérification anti-spam :
En quelle année a été publié cet article ? / Jaro de tiu artikolo?

À propos de l'auteur

photo Olivier FAURAX Olivier FAURAX

D'un naturel joyeux, positif et curieux, je m'intéresse à beaucoup de choses parmi lesquels la salsa, l'espéranto, la plongée mais surtout l'informatique, le web et Linux.

Même si j'aime programmer, je m'intéresse également aux aspects d'ergonomie, de design et de marketing.

Si vous pensez avoir du travail pour moi, il y a mon LinkedIn et mon CV.

M'écrire : olivier+blog@faurax.fr

Retrouvez-moi sur Facebook et Twitter.

Catégories

S'abonner / Rechercher

S'abonner par RSS logo RSS
S'abonner par courriel :

Rechercher sur ce blog :

Contact

Je lis & je lie

Archives

Archives du blog

Infos & trucs de couleurs

Carte de visite

photo Olivier FAURAX Olivier FAURAX
Téléphone : 0681651140
Courriel :
Jabber : ofaurax@jabber.fr

Cette hCard sémantique a été créée avec le hCard creator.

 
  Olivier FAURAX