« Le bonheur est une question d'habitude »

Le blog d'Olivier FAURAX

Pri Esperantio : mia staĝo

Ajouté le dimanche 3 septembre 2006 à 23h13 / espéranto eo ma vie

Mi estis en la grezijona kastelo dum 2 semajnoj : staĝo kaj FESTO.

Mi skribis miajn impresojn por mia blogo :). Tiu estas pri la staĝo.

Sabaton la 12an de aŭgusto

Teama foto

Mi venis aŭtomobile : estis longe ekde Desingy !

Homoj estis tre afablaj. La kastelo estas bela sed maljuna : la interna parto estas verŝajne de la 70 jaroj.

Vespere, Japanioj en kimono ludis fluton por anonci la japanian seminarion. Mi komprenis 90% de la parolaĵo : nekredeble !

Dimanĉon la 13an de aŭgusto

Gražina estas tre bona instruistino. Ni ludas por lerni Esperanton.

Ni ludis "Boule de fort" kiu estas tradicia ludo en Baugé.

Japania seminario : ne estas «ninja» en Japanio. Estas pli ol 5000 insuloj. Tokyo estas protektita de neĝo per montaro.

Ni lernis la go-ludon.

Claude prezentis filmojn pri la kastelo dum la 60-jaroj : la kastelo estis tutbona, juna, kun naĝejo...

Nokte, mi iris al trinkejo. 1 hispanulo, 2 brazilulo, 1 litoviulino kaj 2 franculoj. Estas strange, ni perfekte komprenas nin reciproke kaj ni parolas Esperanton tiel ĝi estas nia denaska lingvo. Estas strangege por mi, kiu ne bone parolas lingvojn ĝenerale.

Lundon la 14an de aŭgusto

Mi ludis go-ludon kun Yasuo.

En la kurso, ni lernis per la historio de Miĉjo la mamuto.

Mi ludis kun per mia «diabolo» : homoj ŝatis rigardi min (tiel kutime ;)).

Japania pilko

Vespere, la japania seminario estis pri ludoj, kantoj («Granda Pomarbo»). Mi ŝategis ĝin !

En la trinkejo, mi lernis la diferencojn inter SAT kaj UEA, kiuj estas similaj al la diferencoj inter GNU kaj OpenSource : SAT kaj GNU aldonas politikon en siaj movadoj.

Mi longe parolis pri GNU, Linukso kaj la diferencoj GNU/OpenSource kun Rafaelo kiu estas tre interesita.

Estas evidenta ke Liberaj Programoj kaj Esperanto estas similaj.

Mardon la 15an de aŭgusto

Kurso de vendejego

Ni lernis pri la horo kaj la vendejo.

La japania seminario estis pri la reklamo kaj ni manĝis sukeritajn kukojn.

Mi ne trovis «sole esperantistojn» : ili estas vegetaroj aŭ ecologistoj aŭ ... Eble ĉiuj bezonas batalon.

Ĉu mi estas ankaŭ «mult-istoj» ? Eble kun Liberaj Programoj... Se mi havus elekton, ĉu mi preferus ke ĉiuj uzas Linukson aŭ Esperanton ? Mi ne scias. Esperanton, mi pensas. Linukso estus sekvonta.

Esperantistoj aspektas junaj. Gražina kaj Rafaelo certe ne aspektas 47 !

Go-ludo

Mi vinkis Go-Ludon (3-2) ! Jes, Yasuo havis 4-handikapon ;).

La kastelo ne havas ADSL-on. Estas domaĝe ĉar mi pensas ke multaj homoj ŝatus havi la reton WiFi-e en la kastelo.

Merkredon la 16an de aŭgusto

En la japania seminario, mi japanie skribis «arbaro» kaj «luno» !

En la kurso, ni vidis ke ekzistas vortaro pri insultoj !!!

Gražina kaj Litovio

Vespere, Gražina prelegis pri Litovio. Eble Nepre mi vizitos ĝin. Virino de la kurso de la 3-a nivelo samtempe tradukis la prelegon por siaj gepatroj 2 homoj kiuj ne parolas Esperanton (!). Finfine, ni trinkis litovian brandon.

Francine diris al mi ke estas malfacile okupiĝi pri la kastelo. Poste, Rafaelo diris ke tiu kastelo estas utopio por li. Li pravas.

Jaŭdon la 17an de aŭgusto

Sukera karbo
Mi, japanie vestita

La japania seminario estis pli la manĝaĵo (sukera karbo) kaj ni vestis japanie (Mi fotis kun Francine).

Bertrand kaj Amandine prelegis pri la SEL-sistemo (interĉanĝa sistemo).

Vespere, Nina prelegis pri rusia iconoj.

Vendredon la 18an de aŭgusto

Mi sonĝis esperante : Rafaelo aŭdis "Jes !" :).

Severo la krokodilo

Mi fotis la kurson kaj Severon la krokodilon.

La japania seminario estis pri la ceremonio pri teo kaj pri origami.

Mi ludis go-ludon kun Christian kaj mi venkis ! Li havis 2-handikapon ;).

En la lasta kurso, ni malkovris la finon de la historio pri Miĉjo. Ni memtaksis per la sistemo de Patrick. La instruistino pensis ke mi pli progresis ol mi pensis. Ŝi diris al mi ke mi pravas korekti min dum mi parolas kaj mi devas paroli regule.

Rafaelo

La lasta vespero estis bone : ni ludis, trinkis kaj dancis. Estis la resulto de la konkurso pri tradukado : Rafaelo vinkis !

Mi rekontris JEFO-anojn. Axel kaj Julia estas afabla.

Sabaton la 19an de aŭgusto

Estis la fino de la staĝo. Mi multe parolis kun Patrick Ségur pri geoloko (mi parolos pri tio poste).

JEFO kaj belulinoj eniris, FESTO komencis :).

Vidu la fotojn de la staĝo

Mise à jour (12/09 à 00h19) :
Vi povas legi pri FESTO 2006

Commentaires (fil RSS RSS) :

# Joelle Corroy, le jeudi 7 septembre 2006 à 16h50 :
Saluton !
Dankon por tiu blogo, mi multe shatas legi, vidi fotojn kaj memori bonegan semajno tie.

Estas erareto : ne estis miaj gepatroj, mi ne konis ilin...

Virino de la kurso de la 3-a nivelo samtempe tradukis la prelego por siaj gepatroj kiuj ne parolas Esperanton (!).
# Gražina&Severo, le vendredi 8 septembre 2006 à 15h18 :
Saluton kara "bofilo",
dankon pro vere bela ebleco reveni al Grezijon pri kiu mi daure sopiregas! Kaj apartan dankon pro afablaj vortoj en tiu-cxi blogo!.. :-)
Mi gxuante rigardis la fotojn kaj sendos al vi pliajn, kie vi mem estas, ke vi kompletigu vian albumon!
Nu, Severo ne eltenas sen diri, ke ensxteligxis kelkaj eraretoj, ekzemple, Grazina 5-foje dirus "bip". :-) Sed vere grava estas nur unu eraro: parolante pri merkredo kaj Litovio vi skribas "Eble mi vizitos ĝin"..., sed certe devas esti "Mi nepre vizitos gxin!" :-))
Sukceson en interesaj kaj multaj viaj okupoj, vi certe estas "multisto", kara Olivier, kaj tio estas bonege)! Gxis! :-)
Gravatar de Olivier# Olivier (Jabber), le dimanche 10 septembre 2006 à 00h23 :
Dankon !Mi korektis 8 akuzativojn !
 :
 :(non-publié, utilisé pour le gravatar)
 :
 :
Commentaire :

Merci d'utiliser un français (ou espéranto) correct. Les liens deviennent cliquables.
Vérification anti-spam :
En quelle année a été publié cet article ? / Jaro de tiu artikolo?

À propos de l'auteur

photo Olivier FAURAX Olivier FAURAX

D'un naturel joyeux, positif et curieux, je m'intéresse à beaucoup de choses parmi lesquels la salsa, l'espéranto, la plongée mais surtout l'informatique, le web et Linux.

Même si j'aime programmer, je m'intéresse également aux aspects d'ergonomie, de design et de marketing.

Si vous pensez avoir du travail pour moi, il y a mon LinkedIn et mon CV.

M'écrire : olivier+blog@faurax.fr

Retrouvez-moi sur Facebook et Twitter.

Catégories

S'abonner / Rechercher

S'abonner par RSS logo RSS
S'abonner par courriel :

Rechercher sur ce blog :

Contact

Je lis & je lie

Archives

Archives du blog

Infos & trucs de couleurs

Carte de visite

photo Olivier FAURAX Olivier FAURAX
Téléphone : 0681651140
Courriel :
Jabber : ofaurax@jabber.fr

Cette hCard sémantique a été créée avec le hCard creator.

 
  Olivier FAURAX